7/25/2006
Mi diros al vi kio estas infamio
La israela ambasadoro en Hispanio, Viktor Harel, taksis infamiaj la vortojn de la organiza sekreatio de la Hispana Socialisma Partio (PSOE), José Blanco {Ĥose Blanko] laŭ kiuj, la civilaj viktimoj en Libano ne estas "flankaj damaĝoj" sed "serĉata celo". Sinjoro Harel: la faktoj parolas per si mem. Ne temas pri araba propagando, sed pri konstateblaj faktoj ke la lando kiun vi en ĉi tiu momento havas la dubindan honoron reprezenti, plene detruadas alian landon pero sufokado de ĝia ekonomio, sendiskriminacia murdado de ĝiaj civitanoj kaj kondamno de aliaj al tuja humana katastrofo. Tion vi jam faradas delonge en viaj okupitaj teritorioj, sed kun la diferenco ke en Libano -momente- ne ekzistas limigo al la enirado de ĵurnalistoj kaj fotografoj, kaj ĝiaj civitanoj mem, armitaj de digitalaj fotiloj kaj kun aliro al interreto , fariĝas ĝenaj nehaltigeblaj atestantoj, fajfante pri la bariloj de la cenzuro -Beirut ne estas Rafah, Sidon ne estas Ĝenin, ĉar multaj ankoraŭ dubas ĉu en Ĝenin okazis masakro-... Bonvenon en la digitalan eraon, S-ro Harel.
Mi diros al vi, S-ro Harel, kio estas infamio -vi, israelanoj, kiuj denuncadas, senĉese kaj senlace, la edukadon en malamo de la palestinaj infanoj fare de la edukadaj aŭtoritatoj de la NPA, eble lernis de ili, aŭ eble instruis ilin? -, kio estas tio kion diris Golda Meir pri la palestinanoj?... Ah, jes, «volu Dio ke ili amu siajn filojn kun la sama forto kun kiu ili malamas nin». Al vi, israelanoj, kiuj verŝajne scias kiel ami filojn kaj permesas al vi mem doni lecionojn, mi montros kio estas infamio:
Sendube la ama mesaĝo estis certe ricevita de la infanoj post la landlimo:

Kaj jen infamio
Sendube la ama mesaĝo estis certe ricevita de la infanoj post la landlimo:

7/22/2006
Historio de Komputado
Sabato la 7-an de julio IFK
Mi informas (aŭ memorigas) vin pri tio ke la venontan diomanĉon 30-an de julio je la 11-a matene en nia provizora sidejo de La Laguna (Muzeo de Historio, Str. San Agustín 22) la Korvo -do la aŭtoro de tiu ĉi blogo- prelegetos pri historio de komputado.
Temos ne pri tre profunda analizado de la komputada teorio kaj ĝia evoluado; ĝi ankaú ne temos pri la historio de la moderna informadiko (operaciumoj, moderna aparataro, softvaro ktp). Ĝi estos tre supraĵa trarigardo de la bazaj komputadaj principoj, montrado de la ĉefaj maŝinoj, el la abako ĝis ENIAC, pasante tra la maŝinoj de Babbage, kaj skiza superrigardo de la biografio de ties aútoroj kaj ilia laboro.

6/18/2006
Corpus Dei
Dimanĉo la 1-an de suno 2006 IFK
Komenciĝas nova monato en la internacia fiksita kalendaro, la monato suno, tiu de la vetera solstico. Ĉijare la gregoria kalendaro kaj la decido de la aŭtaritato ŝanĝi la feston al la sekvanta dimanĉo, volis ke tiu ĉi tago koincidu kun la festo de Corpus Christi, kiu en multaj lokoj, inkluzive de multaj urboj kaj vilaĝos de la Kanariaj Insuloj, oni festas per flortapiŝoj. Kiel ĉiujare la Esperantista Societo de Tenerife, kiel kultura asocio de La Laguna aldoniĝas al tiu festo per sia propra tapiŝo. En la foto aperas la grupo de laborantoj (la Korvo rekoniĝas kiel la dua de dekstre) ĉe la kapo de la tapiŝo, kiu ĉijare konsistas nur el teksto ĉerpita el la Biblio. Temas pri la Evangelio laŭ S. Marko, kiu rakontas la disdonadon de pano kaj vino dum la Lasta Vespermanĝo. Por la literoj ni uzis la tekniko de disfuminato, per nigra (rostita) eriko sur fono el verda eriko el malsamaj jaroj -kio kreas tiun marmoran sensacion-.
Kaj nune, kelkaj sin demandos: kion faras ateisto kiel mi en tasko kiel tiu ĉi? Bone, unue legu la tekston de la titolo de tiu ĉi kontribuo. Ateo devenas el la greka kaj signifas "sen dio". Kion oni festis hodiaŭ estis "corpus christi", frazo en kiu tute ne aperas la vorto "dio". Nu, temas nur pri adorado al la korpo de sinjoro en kiu mi ankaŭ ne kredas -kvankam mi agnoskas ke multaj el liaj diroj -sendube postal aldonaĵoj de Sankta Paŭlo- mi subskribus, Temas tamen pri adorado al nenio, sed simple pri popola festo, kie oni ĝojas per kreado de surstrata arto.
Fakte, kiom da tapiŝistoj vere estas kredantoj?.

6/13/2006
Internacia Fiksita Kalendaro
Ĉu vi rimarkis kiom neregula estas nia kalendaro? Ĝi havas monatojn kies daŭro ne egalas: kelkaj havas 30 tagojn, aliaj 31, kaj unu havas 28 -29 je superjaroj-; kelkaj havas 5 semajnojn dum aliaj 4... Tio kaŭzas problemojn ekzemple je kalkulado de salajroj kaj aliaj monataj pagoj, do por financaj kaj kontaj celoj oni konsideras unu monaton 30 tagoj.
En la ĉimonata numero de la hispanlingva revuo "Conocer" [konoser] («Scii»), sciencdisvastiga magazino, aperas artikolo pri la diversaj kalendaroj mastrumitaj de la homaro. Temas pri tre mallonga trarigardo de la ĉefaj -inkl. majaa, egipta kaj kompreneble julia kaj gregoria-. Ĝi dediĉas kelkajn paragrafojn ankaŭ al modernaj "artefaritaj" kalendaroj, kiel tiu de la Franca Revolucio kaj tiuj proponitaj kiel universalaj kalendaroj, pli regulaj kaj kreitaj sur scienca bazo (kvazaŭ esperanto de la kalendaroj), kiel la Universala Kalendaro, proponita de UNO en 1954 kaj la Internacia Fiksita Kalendaro.
Tiu ĉi lasta proponas dividi la jaron en 13 monatojn po 28 tagoj (tio donus 364 tagojn) plus unu aldonenda en ankoraŭ ne decidita dato (mi proponus la 5-an de septembro, do mia naskiĝtago, sed ĉar mi timas ke oni maljuste akuzu min je egocentrismo, mi sugestas ke kiel alternativo, ĉe jarfino estus taŭge). La aldona monato estus inter junio kaj julio kaj nomiĝas suno kaj la aldona tago en superjaroj estas en junio. Notu ke laŭ tiu ĉi kalendaro ĉiu monato estas ĝuste egala al la aliaj: dimanĉoj estas ĉiam la 1-a, 8-a, 15-a kaj 22-a (la aldonaj tagoj jara kaj superjara ne havus normalan tagonomon). Ĉiuj jaroj komenciĝas ĉiam dimanĉon la 1-an de januaro.
Mi speciale ŝatas tiun ĉi kalendaron, do mi decidis adopti ĝin tiel ke depost tiu ĉi blog-kontribuo la daton mi montros krome laŭ IFK.
Por tio oni devas kalkuli la hodiaŭan daton laŭ IFK. Ni bonŝancas, ĉar 2006 komenciĝis ĝuste dimanĉe la 1-an de januaro, do ĝi taŭgas por la komenciĝo de la nova kalendaro. Simpla kalkulo diras al ni ke la 13-a de junio estas la 164-a tago de la jaro 2006, do oni devas simple kalkuli kiu tago de kiu monato estas la 164-a tago de la jaro 2006 laŭ IFK: 5 monatoj IFK egalas 28 x 5 = 140 tagojn; la 140-a tago laŭ la gregoria kalendaro apartenas al la 20-a de majo (28-a de majo IFK). Nu, 164 - 140 = 24, do al la 28-a de majo (IFK) oni aldonu 24 tagojn kaj ni havas ke hodiaŭ estas la 24-a de junio, kaj ĉar la 24-a de ĉiu monato estas mardo, hodiaŭ estas mardo la 24-a de junio 2006 IFK .

5/28/2006
Inaŭgurita la huragan-sezono en la Orienta Pacifiko
Per la formiĝo de la tropika ŝtormo Aletta antaŭ la marbordo de Meksikio, inaŭguriĝas la sezono 2006 de tropikaj fenomenoj. Fakte temas pri averto, kio signifas ke en la areo ekzistas la kondiĉoj por formiĝo de tropika ŝtormo ene de la venontaj 24 horoj. Je la 0200-a horo Pacifika Tempo (0900 GMT) la centro de la perturbo troviĝis ĉirkaŭ la latitudo 15.4 N kaj longitudo 101.0 Ŭ, proksimume je 205 km surokcidente de Acapulco [Akapulko} en Meksikio. Oni taksas centran minimuman premon je 1002 mb kaj maksimuman konstantan ventrapidon je 75 km/h. La ventoj rapidaj je tropika ŝtormo etendiĝas ĝis 95 km oriente de la centro. Rilate sian moviĝon, la perturbo restadas senmova sed oni atendas certan vagan movadon kiu tamen fariĝos klare norda aŭ nord-nordorienta malfrue ĉivespere. Tiu movo proksimigos la perturbon al la marbordo de Meksikio. Plena informo pri tiu ĉi kaj aliaj tropikaj perturboj troviĝas en la ttt-ejo de National Hurricane Center en Florido.
Kiel oni povas supozi la oficiala huragana sezono -komenciĝanta en junio kaj finiĝanta en novembro- ne ĝuste koincidas kun la reala, kiel oni povis konstati pasintjare, kiam ĝi pluiĝis ĝis la 6-a de januaro, kiam disiĝis la ŝtormo Zeta. Fakte la sezono 2005-a estis multsence nenormala, tiel pro ĝia daŭro kiel pro la forto de la huraganoj (ni memoru pri Katrina) kaj ankaŭ pro la alproksimiĝo de la perturbo Vince al la Iberia Duoninsulo kaj tiu de la tropika ŝtormo Delta al Kanarioj.
Ĉjare oni estu atenta al la formiĝo de tiaj perturboj en la Atlantika Oceano, kavankam la spertuloj opinias ke ne estas tre probable ke huragano aŭ tropika ŝtormo alproksimiĝu denove al Duoninsulo aŭ Kanarioj.

5/27/2006
Esperanto denove en la librofoiro de Santa Cruz

Hodiaŭ estis inaŭgurita la librofoiro de Santa Cruz, kio okazos ĝis la venonta 4-a de junio, kaj kiel farite el 1999 la Esperantista Societo de Tenerife partoprenas per sia bibliografia montro.
Multaj homoj surpriziĝas kiam aŭskultas ke Esperanto estas parolata kaj eĉ pli kiam oni klarigas ke ĝi havas literaturon; estas pro tio ke ni profitas la fakton ke oni tre ĝentile oferas spacon en tiu evento por montri per faktoj la realon de Esperanto: minoritata sed vivanta lingvo.
En nia stando ni montras selektaĵon de libroj el nia biblioteko konsistanta plejparte el esperantigitaj konataj verkoj de la hispana kaj universala literaturo. Inter la montrataj verkoj troviĝas Kiĥoto; Kun sopira Koro, de Bécker; la Cigana Romancaro de Lorca; La Arbo de la Sciado, de Pío Baroja; Tirano Banderas, de Valle-Inclán; selektaĵo de poemoj de Miguel Hernández; Cent jaroj da Soleco de Gabriel García Márquez, ktp. Pri universala literaturo, la vizitantoj trovas ekzemplerojn de Hamlet, Dekamerono kaj La Dia Komedio kaj pli aktualaj verkoj kiel Taglibro de Ana Frank aŭ La Kunularo de 'l Ringo, inter aliaj. Ni montras ankaŭ ekzemplerojn de infana kaj junulara literaturo, kiel komiksojn de Tin-tin kaj Asteriks. Por kompletigi la montradon ni alportis certajn originalajn verkojn kaj kelkajn ekzotikaĵojn, kiel utilegan kaj praktikan vortaron Esperanto-Svahila. Inter la originalaĵoj ni alportis krome scienc-disvastigajn librojn kiel La Kosmo kaj Ni, astronomia disvastiga verko de la du esperantistaj astrofizikistoj David Galadí enríquez kaj Amri Wandel. Kaj, kompreneble por montri ke temas pri aktuala lingvo, ni alportis kelkajn ekzemplerojn de semajnaj kaj monataj revuoj kiel Heroldo, Esperanto kaj Monato, la jarlibro de Pasporta Servo, bultenoj kun turisma informado pri la kvar insuloj de la provinco Tenerife, turisma vidbendo pri Dunkirko (donaco de la familio Renard kiun mi ricevis dum neforgesebla semajnfino ĉe ili pasintan septembron), la dublita filmo Mefisto kaj la fama kurso Mazi en Gondolando. Tiujn vidbendojn ni montras per videoaparato kaj televidilo.
La vizitantoj, krom ĝuado de la agrabla parolado kaj afableco de la deĵorantoj, ricevos, se dezirite, broŝurojn kun informado pri esperanto, gramatika rezumo, ttt-adresoj kaj eroj de prozo kaj poezio el la hispana literaturo. Krome tiuj vere interesiĝintaj ricevos kd-on kun la kurso de Brazilo (tiel por Vindozo kiel por Linukso) kaj aliaj pliaj aferoj kiel muzaĵoj, retaj ligoj ktp.
5/07/2006
Uzante Vindozon, vi kontribuas al forigo de la malsato en la mondo
Jen la implicita reklamo en la atribuo de la Premio Princo de Asturio al la internacia kunagado, al la fondaĵo de la milionulo el Redmond, helpata de bildoj kiel ĉi tiu tie ĉi montrata. Sendube la bildo estas tre ĉarma, kvankam por mia gusto iel trivita: mi ne scias ĉu temas pri mi, kiu vivas antaŭenige al (aŭ rekte flanke de) mia tempo, aŭ pri tiuj homoj, kiuj vivas prokraste al tiu ilia, sed mi pensis ke la ideo pri "karitato" (la aljuĝantoj de la premio uzas eksplicite tiun terminon) jam restis anstataŭigita de tiu alia pri kunlaborado kaj vera helpado, kiu temas ne pri donaco al malfortulo de via groŝ-mono (ĉar dek mil milionoj da dolaroj devas signifi ĝuste tion, por la plej riĉa homo en la mondo -sen konsideri la eblecon ĉu la fondaĵo akceptas donacojn) por aperi en bela foto kaj gajni ĉies laŭdojn -pliboniĝante vian publikan bildon kaj, krome, tiun de la produkto kiun vi vendas-, sed pri ofero al tiu de rimedoj, edukado kaj aŭtonomio por sia propra memstarado kaj posta evoluado. La figuro de la riĉa vilaĝano, feŭda sinjoro kiu estas titolita prefera ido de la vilaĝo pro tio ke li "donacas" po unu porkon al ĉiu el siaj dungitoj kaj najbaroj por la Kristnaska festo, estas bildo jam tre ripetita.Kion oni nek komentas nek konsideras, estas la fakto ke la entrepreno de tiu sinjoro riĉiĝis kauze de sia monopola politiko, kiu atencas eĉ kontraŭ la leĝoj de la libera merkato; ke ĝi alvenis al tiu pozicio aplikante eĉ neleĝajn kaj neetikajn metodojn, kiel la ŝtelo de fontkodo al Apple -kaj sekva pretendo esti la inventinto de la famaj "fenestroj"; ke ĝi apogas politikojn favorajn al la patentebleco de la programaro kiu faras bonon nur al tiu entrepreno, damaĝe al malgrandaj softvaraj entreprenoj kaj privataj programistoj, kaj al la libera interŝanĝado de ideoj kaj sekve al la progreso en areo tiom dinamika kiel tiu de la informteknologioj.
En la informadika mondo ekzistas vera internacia kunlaborado, reprezentata de la komunumo de la Libera Programaro. Jen komunumo de uzantoj kaj disvolvigantoj disigita laŭ la tuta mondo, enhavanta programistojn, tradukistojn kaj verkistojn de program-dokumentaro kaj uzantojn oferantajn teknikan helpadon al aliaj uzantoj pere de infrastrukturo per la Reto. Homoj de ĉiuj koloroj, lingvoj kaj kulturoj, kune laborantaj por produkti kvalitan programaron, konsistigas unu el la plej ambiciaj kaj fruktodonaj projektoj en la historio de la Homaro. Tia programaro, libere elŝutebla, kopiebla, redisdonebla kaj plibonigebla, kaj plejparte tute senpaga, utilas por ne enrubigi malnovajn maŝinojn -inkluzive de 486 kaj eĉ 386- kiuj neniam funkcios per rimedvoranto kiel Windows XP -kaj tute nepenseble per VISTA-, utiligante ilin en la triamondaj landoj, kie tiuj oldaj maŝinoj funkcias en lernejoj kaj sociaj publikaj institucioj per operaciumoj kiel GNU/Linux -kiu konsumas la ĝustajn rimedojn-. Tio alproksimigas la informteknologion al homoj kiuj, rajtante al ties ĝuado, siaj monrimedoj ne kapablas havigi al si multekostajn aparatojn kaj uzpermesojn.
Malgraŭ ekzisto de entreprenoj kiuj gajnas monon per la libera programaro kaj programistoj de libera softvaro kiuj enspezas monon kontraŭ sia laboro -afero kiun mi ne kritikas, sed tute male- multaj el la membroj de la komunumo oferas sian laboron sen atendi monan rekompencon. Ili tion faran pro la plaĉo realigi bone faritan kaj rekonatan laboron (ĉar la komunumo ja estas vera meritokratio kie por elstari, oni devas esti vere bona en sia laboro).
La libera programaro ne sin vendas al entreprenaj aŭ registaraj interesoj, ĉar kvankam registaroj kaj entreprenoj uzu kaj laboru por ĝi, ĝi ĉiam estos libera, laŭ jura difino, do por ĉiam restos je la servo de la civitanaro, sed de la civitanaro de la tuta planedo, sen distingoj.
Kaj por fini, mi memorigu ke ekster la informadiko, ekzistas multaj homoj, ĉefe junaj, kunlaboremuloj kiuj oferas siajn libertempon kaj ferion al projektoj, propralande aŭ en la tria mondo, oferante sian laboron kaj sciojn por plibonigi la vivojn de aliaj -kelkfoje eĉ je risko de siaj vivoj- nur kontraŭ la plaĉo de bone farita laboro.
Ĉu neniu el tiuj homoj meritus tiun premion pli ol s-ro Gates?
Kaj laste, mi aldonu ke vokas mian atenton la nomoj de kelkaj el la konkurantoj al tiu premio: kune kun laŭdeblaj organizo kiel la Monda Banko de la Virino (kvankam mi rifuzas la ekskluzivan karakteron de tia organizaĵo) kaj personoj kiel Carla del Ponte aŭ Carol Belamy, troviĝas aliaj kiel tiuj de Alan Greenspan kaj de la prezidanto de la Monda Banko James Wolfensohn. Do por mi ne estus strange vidi en tiu listo tiun de Rodrigo Rato. Tio diras multe pri la kvalito de tiu premio.